Algebra strukturo

En moderna matematiko, "algebra strukturo" estas loze difinita termino signifanta la matematikajn objektojn tradicie studatajn en la kampo de abstrakta algebro: aroj kun operacioj.

En universala algebro, oni studas algebrajn strukturojn konsistantajn el aro kaj kolekto da operacioj difinitaj sur la aro, por kiuj validas certaj identoj.

La vorto "strukturo" povas signifi kaj specifan matematikan objekton, kaj pli abstraktan koncepton. Ekzemple, la monstra grupo samtempe estas algebra strukturo, kaj ĝi havas algebran strukturon: la strukturon komunan al ĉiuj grupoj. Ĉi tiu artikolo uzas ambaŭ sencojn de la termino.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search